Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 285 (2011-10-14)
[esperantic.org] 100 000 EUR por ESF!

Por festi la registriĝon de la 100.000-a uzanto de lernu.net, la lernu!-teamo kunlabore kun E@I lanĉis donac-kampanjon por subteni Esperantic Studies Foundation (ESF). La celo estas kolekti 100.000 eŭrojn por ESF antaŭ la 15a de decembro 2012.

“Sen ESF Esperantujo ofertus malpli da servoj al esperantistoj kaj al tiuj, kiuj volas lerni Esperanton.” Tiel klarigas la lernu!/E@I-teamo sian deziron helpi al ESF daŭrigi sian bonan laboron en la artikolo “Kio estas ESF, kaj kial ĝi subtenindas?”, kiu aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto. “Tio estas tre ambicia tasko”, agnoskas la teamo, “sed ĝi povas esti realigita, se multaj Esperantistoj subtenos tiun iniciaton”. Speciale por tiu ĉi kampanjo la teamo funkciigis retpaĝon http://kampanjo.ikso.net.

Fondita en 1968, ESF fariĝis unu el la plej grandaj investantoj en la modernan Esperanto-komunumon, kaj eĉ se relative malmultaj aŭdis pri la fondaĵo mem, esperantistoj ĉie en la mondo povas ĝui la fruktojn de ĝia laboro. Multaj grandaj kaj konataj projektoj ricevis financan helpon de ESF, inkluzive retpaĝojn por antaŭenigi studadon de Esperanto (lernu.net kaj edukado.net), programojn pri instruado de Esperanto en lernejoj (‘Springboard to Languages’ [‘Lingvosaltilo’] en Britio) kaj trejnado de Esperanto-instruistoj (Renato Corsetti ricevis stipendion por trejni instruistojn en Afriko). La instru-filmo ‘Esperanto - Pasporto al la Tuta Mondo’ kaj la inform-filmo ‘Esperanto estas…’ kreiĝis danke al ESF-subvencio. La fondaĵo helpis eĉ al ne-esperantistoj: ekzemple, la reĝisoro Sam Green ricevis subtenon por sia dokument-filmo pri Esperanto. Pluraj helpiloj por tiuj kiuj jam parolas Esperanton estis kreitaj danke al ESF-subvencioj, inkluzive la retan korpuson tekstaro.com, per kiu oni povas trovi la historian uzon de iu vorto. ESF ankaŭ apogis konservadon de Esperanto-historio, interalie, per financado de la plurjara laboro de UEA por konservi la enhavon de la Biblioteko Hodler. Tiuj estas nur kelkaj el la amaso de projektoj kiujn ESF subtenis dum ĝia pli ol 40-jara ekzisto.

La teamo de lernu.net decidis lanĉi la donackampanjon por ESF pro la grava rolo de ESF en la kreo kaj subteno de lernu.net. "Danke al la apogo de ESF, lernu.net kreskis al komunumo de pli ol 103.000 uzantoj, kaj ekzistas en 37 lingvoj", klarigas la teamo. Kvankam la moderna Esperanto-movado estas grandparte centrita en Eŭropo, lernu havas multajn milojn da uzantoj ekster Eŭropo: pli ol 2600 en Afriko, pli ol 3000 en Oceanio, pli ol 11.500 en Azio, kaj pli ol 35.000 en Ameriko. Preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo estas reprezentitaj en la lernu!-uzantaro. Estas lernu!-uzantoj en Birmo, Afganujo kaj Reunio; estas lernu!-uzantoj en Turkmenujo, en la Palestinaj Teritorioj kaj en Bocvano. Multaj el tiuj lernantoj ne havas instruistojn pri Esperanto, sed pere de Interreto, lernu! portas senpagajn Esperanto-kursojn al iliaj hejmoj.

Multaj konataj esperantistoj jam esprimis sian subtenon al la donackampanjo. Mark Fettes, vic-prezidanto de ESF kaj iama estrarano de UEA, rimarkis: “Kun la reta epoko, nia mondo malkreskis, kaj multege kreskis la eblecoj rapide komuniki, decidi kaj agi. Iom post iom nia tuta movado devos adaptiĝi al tio, sed ESF jam montras la vojon, subtenante promesplenajn iniciatojn sur la kampoj de edukado, scienco kaj teknologio. Se vi donacos al ESF, vi povos esti certa, ke via mono uziĝos por konkretaj projektoj, bone mastrumataj, kiuj altigos la prestiĝon, videblecon, kaj uzindecon de Esperanto en epoko de tutmondiĝo.”

Legu artikolon pri la kampanjo kaj pri ESF ĉi tie: http://blogo.ikso.net/2011/09/kio-estas-esf-kaj-kial-gi-subtenindas/.

La retpaĝo de la kampanjo "100.000 eŭroj por ESF!”: http://kampanjo.ikso.net

Pri la planoj de ESF plivastigi lernu.net: http://esperantic.org/eo/komunikado/novaĵoj?n=57

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026